Enkonduko al Go-ludo

I made some slides which I want to use to introduce go in a short course I will give in an Esperanto meeting in the summer. The course will probably be just about an hour long, so I will really only be able to cover very basic stuff. Still, I think it will be good to use a projector with these slides (and probably, at times, to switch to an SGF editor and "play" a few stones), and to distribute handouts of this so that people can make notes. The goal should be that at the end of this hour (and maybe even during the coures), people can start playing.

Mi verkis tre koncizan enkondukon al go-ludo kiun mi intencas uzi kiel projekciaĵojn en mallonga kurso kiun mi okazigos en somera renkontiĝo. La kurso antaŭvideble daŭros nur unu horon, do mi vere povos paroli nur pri la plej bazaj aspektoj. Tamen mi esperas ke estos helpo montri pere de projekciilo ĉi tiujn notojn, kaj eble foje sxanĝi al SGF-prilabora programo por povi "meti" kelkajn ŝtonojn sur la tabulon, kaj ankaux distribui printitajn kopiojn, por ke homoj povu mem aldoni notojn kaj poste rerigardi ilin. La celo estos ke post tiu horo (aŭ eble eĉ dum ĝi), la partoprenantoj povu ekludi.

Ĉi-momente, la "enkonduko" tute koncentriĝas pri la reguloj de goo; historio, etiketo, profesiulaj turniroj ktp. ne estas en ĝi - mi tamen provos mencii kelkajn el ĉi tiuj punktoj, sed nur mallonge. Mi provis enmeti ĉion gravan, sed certe ne eblos uzi ĉi tiujn paĝojn sen la helpo de iom sperta go-ludanto. Mi elektis prezenti (pli malpli) la ĉinajn regulojn (kun "super-ko" regulo). La notoj ne jam estas finpoluritaj (ekzemple mi ŝatus aldoni ankoraŭ du aŭ tri ilustraĵojn - mi ĝojus pri proponoj). Ĉiuj komentoj estas bonvenaj.